2011-08-17

Tristan und Isolde

Videblos kaj aŭdeblos mi kiel unu el la sovaĝaj maristoj (la ĥoro) en

Tristan und Isolde

http://www.ruhrtriennale.de/de/programm/2011/tristan-und-isolde/

Premiero: la 27an de aŭgusto 2011,
6 pliaj prezentoj ĝis la 20a de septembro.


2010-05-26

Filmoj de mia edzino

Jen estas jutubaj videoj, en kiuj kantas mia edzino.
Mi surbendigis kaj enjutubigis ilin.





Vissi d'arte
Tosca
Dove sono
Nozze di Figaro
Blute nur
Matthäuspassion

2010-03-30

Rimarkinda Muzikaĵo

«Ĉu timigas la ombro» de La Perdita Generacio, tiufoje kantata de Ĵomart kaj Nataŝa. Tre interesa kaj aŭdinda versio.


2010-03-03

change.org

Bonvolu voĉdoni je Change.org — propono pri EO.

Estas senkosta varbado.
Kaj varbado estas necesa por kontraŭbatali antaŭjuĝojn kaj malverajn famojn pri EO.

2009-09-02

Verda stelo programita per PLT Scheme

Mi tre ŝatas ludi kun programlingvoj. Kutime, tio ludemo precipe rilatas al kompreni la bazajn principojn de la lingvo, ĝiajn strukturojn kaj eltrovi ĝiajn (mal)fortojn kaj abstraktecojn. Sed PLT Scheme estas programada sistemo, kiu ankaŭ plenumas pli normalan ludemon kiu rilatas al konkretaj aferoj.
Mi invitas vin iomete ludi kun mi. Kiam oni elŝutis la senkostan kaj liberan sistemon, oni startu la aplikon "DrScheme", la programadan medion. Ĝi malfermos fenestron kun du areoj: En la supran oni tajpas sian programtekstojn, kiujn oni povas savi kaj ŝarĝi kiel dosieroj. La suba estas la "interaktiva" areo, por enigi komandojn por tuja plenumado.
Mi ne povas ĉi tie pliklari la lingvon Scheme, oni nur sciu, ke ĝi estas dialekto de Lisp, do ĉiu instrukcio estas listo, skribita ĉirkaŭite per krampoj. La unua elemento de la listo estas la nomo de la komando (funkcio aŭ t.n. makroo), la sekvaj elementoj la parametroj. Ekz. (print pi)  kaŭzas elskribon de la cirkla numero, (print 'Saluton) elskribas Saluton (la ' malhelpas, ke Saluton estas komprenata kiel variabla nomo), ktp.
Por nia grafika ludado, skribu en la supran fenestroparton #lang slideshow kaj presu "start". Nun vi povas krei grafikajn objektojn per (enigu en la suban fenestroparton) (circle 20)(rectangle 20 40) ktp. Ĉar ni volas krei stelon, necesas ŝarĝi plian bibliotekparton permane. Enigu  (require slideshow/flash) kaj por la esperanta stelo mem (colorize (filled-flash 100 100 5 -1.6 (* 0.5 pi)) "darkgreen") 
La bildoj montratas tuj en la interaktiva fenestro. Por krei veran programon kiu desegnas esperantostelon en sia propra fenestro, vi trovas la fontokodon kun komentoj ĉi tie. Vi certe komprenos la plejmulton, se vi regas la anglan. Kopiu ĝin en la supran  fenestroparton kaj presu "start". Vi povas krei memstaran programon el ĝi per la menukomando "Scheme>Kreu programdosieron".
ĝuu la ludadon!