2009-09-02

Verda stelo programita per PLT Scheme

Mi tre ŝatas ludi kun programlingvoj. Kutime, tio ludemo precipe rilatas al kompreni la bazajn principojn de la lingvo, ĝiajn strukturojn kaj eltrovi ĝiajn (mal)fortojn kaj abstraktecojn. Sed PLT Scheme estas programada sistemo, kiu ankaŭ plenumas pli normalan ludemon kiu rilatas al konkretaj aferoj.
Mi invitas vin iomete ludi kun mi. Kiam oni elŝutis la senkostan kaj liberan sistemon, oni startu la aplikon "DrScheme", la programadan medion. Ĝi malfermos fenestron kun du areoj: En la supran oni tajpas sian programtekstojn, kiujn oni povas savi kaj ŝarĝi kiel dosieroj. La suba estas la "interaktiva" areo, por enigi komandojn por tuja plenumado.
Mi ne povas ĉi tie pliklari la lingvon Scheme, oni nur sciu, ke ĝi estas dialekto de Lisp, do ĉiu instrukcio estas listo, skribita ĉirkaŭite per krampoj. La unua elemento de la listo estas la nomo de la komando (funkcio aŭ t.n. makroo), la sekvaj elementoj la parametroj. Ekz. (print pi)  kaŭzas elskribon de la cirkla numero, (print 'Saluton) elskribas Saluton (la ' malhelpas, ke Saluton estas komprenata kiel variabla nomo), ktp.
Por nia grafika ludado, skribu en la supran fenestroparton #lang slideshow kaj presu "start". Nun vi povas krei grafikajn objektojn per (enigu en la suban fenestroparton) (circle 20)(rectangle 20 40) ktp. Ĉar ni volas krei stelon, necesas ŝarĝi plian bibliotekparton permane. Enigu  (require slideshow/flash) kaj por la esperanta stelo mem (colorize (filled-flash 100 100 5 -1.6 (* 0.5 pi)) "darkgreen") 
La bildoj montratas tuj en la interaktiva fenestro. Por krei veran programon kiu desegnas esperantostelon en sia propra fenestro, vi trovas la fontokodon kun komentoj ĉi tie. Vi certe komprenos la plejmulton, se vi regas la anglan. Kopiu ĝin en la supran  fenestroparton kaj presu "start". Vi povas krei memstaran programon el ĝi per la menukomando "Scheme>Kreu programdosieron".
ĝuu la ludadon! 

2009-08-28

Rakonto

Ĉar estas peno mem esti kreema, jen rakonto de Otakar Batliĉka; tradukis Dieter Berndt:

Malnova vekhorloĝo

Malrapide mi malfermas la okulojn, kaj laŭ kutimo mi etendas la manon al la tableto apud la lito. Mi ektuŝas la horloĝon -- estas la kvina matene! Tempo por ellitiĝi. Mi volas klarigi, ke la rakonto temas pri okazaĵo, kiu okazis antaŭ multaj jaroj, kiam mi laboris malproksime trans la maro en ŝip-farejo en Buenos Aires.
Mi loĝis en malgranda ĉambro kune kun ankoraŭ unu junulo. Hodiaŭ mi memoras nur tion, ke lia nomo estis Kurt Langer kaj devenis de la norda Germanio. Ni bone toleris unu la alian Kurt estis bonulo escepte de tio, ke li ne ŝatis ellitiĝi.
"Do, via moŝto, ĉu vi ne bonvolas ellitiĝi?" mi ŝercas kaj skuas lin.
"Kio estas?" ekvokis Kurt.
"Estas vendredo la 22a de junio kaj la kvina horo kaj …"
"Diablo prenu tiun malnovan vekhorloĝon! Pro Dio, mi ja je la kvina jam devis esti en la haveno, mi jam aŭdas la parolaĉon de mia ĉefo!"
"Aŭskultu Kurt, nun vi tion jam ne savos. Je la kvina vi certe tie ne estas. Kial vi finfine ne aĉetos taŭgan vekhorloĝon je kiu vi povas fidi!"
"Mi tiun ladan aĉaĵon prenos kaj …" La koleriĝita Kurt kaptas la vekhorloĝon kaj etendas la manon kvazaŭ li volus ĝin ĵeti kontraŭ la muron. -- Krrrrr! La sonorilo penetreme eksonas kaj Kurt turnas sin al mi: "Jen vidu! Kiam mi volas forĵeti ĝin, ĝi vokas pri helpo." En tiu momento liaj vortoj estis interrompitaj en terura maniero.
En la ĉambron flugis eroj de la disrompita fenestro kaj la plankon kovris vitreroj! La fenestro abrupte malfermiĝis kaj bildo, kiu prezentas iun parencon de nia dommastrino, falis de sur la muro. En la ĉambron eniĝis ventego -- kaj nun -- terura krako -- eksplodo!
Salte mi estas ĉe la fenestro, nenio estas videbla, nur ĥaosa kriado kaj vokado de homoj sur la strato. Tuj ni ambaŭ ekkuras eksteren. Kurante unu apud la alia, ni kuras tra la strato Paseo Chulio al la haveno. Ŝajnas, ke la eksplodo okazis en la proksimeco de nia Prudencia! Kurt laboris sur malgranda rivera vaporŝipo, kiu apartenis al unu el la plej riĉaj viroj de la mondo, al ŝip-posedanto Mihonoviĉ. Li posedas multajn ŝipojn, kiuj veturas sur la rivero La Plata. Unu el ili transportis konstru-materialon kaj veturis ĉiun duan tagon proksimume 100 kilometrojn en la land-internon, kie oni konstruis grandan baraĵon kun elektrocentralo. Sur tiu ĉi ŝipo Kurt laboris kiel maŝinisto.
Ju pli ni proksimiĝis al la haveno, des pli evidentaj estis la spuroj de la eksplodo. Nek unu fenestro, nek unu montro-fonestro, kiu ne estis kovritaj per feraj aŭ lignaj ŝirmiloj restis sendifektaj. Kelkfoje eĉ tuta domo estis sen kalkaĵo! Preskaŭ senspiraj ni staris antaŭ policaj gardistoj.
"Sinjoroj, mi devas iri en la havenon, mi estas maŝinisto kaj post dek minutoj ekveturos mia ŝipo!" postulas Kurt.
"Mi bedaŭras, sed neniu rajtas trapasi."
Ti provis ankoraŭ en aliaj lokoj eniri la havenon, sed vane. Post kvaronhoro venis al la haveno du taĉmentoj da soldatoj kaj forpelis la homojn de la stratoj. Restis nenio alia ol obei la ordonon "foriru!" kaj iri. Ni nur eksciis ke eksplodis iu ŝipo, kaj tio estis ĉio. ĉie oni parolis nur pri la matena okazaĵo.
Baldaŭ aperis en la stratoj la gazet-vendistoj kun speciala eldono. "Ega Eksplodo En La Suda Haveno!" mi legas la titolon presitan per grandaj literoj.
"Hodiaj matene, kelkajn minutojn post la kvina horo okazis en la suda haveno terura katastrofo. El nekonata kaŭzo eksplodis kargo de dinamito, kiu estis destinita por disŝiro de rokoj ĉe la konstruado de la akva baraĵo sur la rivero La Plata.
La eksplodaĵo troviĝis sur la vaporŝipo Prudencia. La tuta ŝipanaro, entute dudek viroj, ĉe la katastrofo pereis. La ŝipo estis laŭvorte dispecigita kaj inter la mortintoj oni sukcesis rekoni nur kelkajn virojn. La aliaj, inter ili ankaŭ la maŝinisto Kurt Langer, ne estis trovitaj."
Silente mi metas la gazeton antaŭ Kurt, kiu eldiris nur kvar vortojn: "Mia -- kara -- malnova --vekhorloĝo!"

2009-06-05

Filmoj pri EDE

EDE estas eŭropa federacio / politika movado, kiu celas politike varbi por esperanto kaj bazaj konceptoj rilate al ĝi: Pli da demokratio, egalrajteco kaj kunlaboro en tiu kontinento el diversaj malsimilaj nacioj kaj kulturoj.

Jen tri filmoj pri la germana sekcio:
Televida varbfilmo
Radio-intervjuo kun la prezidanto
Elsendo pri kandidato en subŝtata televidkanalo

2009-05-05

Uzi AppleScript kiel kalkulilo

AppleScript disponigas simplan kaj konvenan metodon fari malgrandajn, ĉiutagajn kalkulojn.

Estas unu de la plej stultaj ideoj, laŭ mi, krei kalkulprogramojn laŭ tiu kutima maniero: Oni imitas tekkalkulilojn, do kreas ilon kun eta memoro kaj ekrano kaj limigita (aŭ manka) kapablo rememori numerojn, kompreni formulojn kaj kontroli, kion oni entajpis. Tia programo rulas sur "kalkulilo" kun granda memoro, kalkulkapabloj kaj ekrano, kiu normale montras ĉiun enigaĵon.
Estas klare ke tiaj programoj maltaŭgas por ĉiu krom la plej primitiva kalkulo, kaj eĉ en tiuj kazoj estas malkonvenaj kaj eraremaj.

Por solvi kompleksajn taskojn estas rekomendinde, uzi liberajn sciencajn programojn kiel Maxima aŭ GNU Octave. Sed por simplaj ĉiutagaj problemoj sufiĉas "mis"uzi AppleScript, kiu jam situas sur ĉiu makosa komputilo.

Lanĉu la aplikon "Skripteditor" kaj entajpu vian formulon en la supra parto de la fenestro. Presu cmd-R por ruli la "skripton", kaj la rezulto aperas en la suba parto. Jen ekzemplaj enigaĵoj:

Simpla kalkulado, malsimpla sur tekkalkulilo:
2.4*(3^3+7^2)-7*(8.44+1.55)^2
Cirkla ĉirkaŭo:
pi * 2.5^2
Kun variablomemoro: - Kiom malpli rapide mi aĝas kiam mi veturas per la Transrapid (magneta ŝvebtrajno) je 400 km/h?:
set c to 3e8
set v to 400 * 3.6
(1 - v^2/c^2) ^ -0.5

Ĝuu la pluan elprovon

2009-05-04

Saluton, Karaj!

Jen mia nova blogo. Se vi miras pri ĝia nomo: Ne estas simpla trovi ankoraŭ haveblan nomon, kiu ŝatas al oni. Kaj azeno estas mia plej ŝatata besto.

Ne estas klara ĝis nun, ĉu mi regule skribos, sed certe mi trovos kelkajn rakontindajn temojn. Eble pri komputilo, pri kantado, pri biciklado; eble eĉ pri mia familio io estus interesa por la mondo. Kaj pri aferoj en mia angulo de esperantujo. Oni vidos.

Ĝis baldaŭ.