2009-08-28

Rakonto

Ĉar estas peno mem esti kreema, jen rakonto de Otakar Batliĉka; tradukis Dieter Berndt:

Malnova vekhorloĝo

Malrapide mi malfermas la okulojn, kaj laŭ kutimo mi etendas la manon al la tableto apud la lito. Mi ektuŝas la horloĝon -- estas la kvina matene! Tempo por ellitiĝi. Mi volas klarigi, ke la rakonto temas pri okazaĵo, kiu okazis antaŭ multaj jaroj, kiam mi laboris malproksime trans la maro en ŝip-farejo en Buenos Aires.
Mi loĝis en malgranda ĉambro kune kun ankoraŭ unu junulo. Hodiaŭ mi memoras nur tion, ke lia nomo estis Kurt Langer kaj devenis de la norda Germanio. Ni bone toleris unu la alian Kurt estis bonulo escepte de tio, ke li ne ŝatis ellitiĝi.
"Do, via moŝto, ĉu vi ne bonvolas ellitiĝi?" mi ŝercas kaj skuas lin.
"Kio estas?" ekvokis Kurt.
"Estas vendredo la 22a de junio kaj la kvina horo kaj …"
"Diablo prenu tiun malnovan vekhorloĝon! Pro Dio, mi ja je la kvina jam devis esti en la haveno, mi jam aŭdas la parolaĉon de mia ĉefo!"
"Aŭskultu Kurt, nun vi tion jam ne savos. Je la kvina vi certe tie ne estas. Kial vi finfine ne aĉetos taŭgan vekhorloĝon je kiu vi povas fidi!"
"Mi tiun ladan aĉaĵon prenos kaj …" La koleriĝita Kurt kaptas la vekhorloĝon kaj etendas la manon kvazaŭ li volus ĝin ĵeti kontraŭ la muron. -- Krrrrr! La sonorilo penetreme eksonas kaj Kurt turnas sin al mi: "Jen vidu! Kiam mi volas forĵeti ĝin, ĝi vokas pri helpo." En tiu momento liaj vortoj estis interrompitaj en terura maniero.
En la ĉambron flugis eroj de la disrompita fenestro kaj la plankon kovris vitreroj! La fenestro abrupte malfermiĝis kaj bildo, kiu prezentas iun parencon de nia dommastrino, falis de sur la muro. En la ĉambron eniĝis ventego -- kaj nun -- terura krako -- eksplodo!
Salte mi estas ĉe la fenestro, nenio estas videbla, nur ĥaosa kriado kaj vokado de homoj sur la strato. Tuj ni ambaŭ ekkuras eksteren. Kurante unu apud la alia, ni kuras tra la strato Paseo Chulio al la haveno. Ŝajnas, ke la eksplodo okazis en la proksimeco de nia Prudencia! Kurt laboris sur malgranda rivera vaporŝipo, kiu apartenis al unu el la plej riĉaj viroj de la mondo, al ŝip-posedanto Mihonoviĉ. Li posedas multajn ŝipojn, kiuj veturas sur la rivero La Plata. Unu el ili transportis konstru-materialon kaj veturis ĉiun duan tagon proksimume 100 kilometrojn en la land-internon, kie oni konstruis grandan baraĵon kun elektrocentralo. Sur tiu ĉi ŝipo Kurt laboris kiel maŝinisto.
Ju pli ni proksimiĝis al la haveno, des pli evidentaj estis la spuroj de la eksplodo. Nek unu fenestro, nek unu montro-fonestro, kiu ne estis kovritaj per feraj aŭ lignaj ŝirmiloj restis sendifektaj. Kelkfoje eĉ tuta domo estis sen kalkaĵo! Preskaŭ senspiraj ni staris antaŭ policaj gardistoj.
"Sinjoroj, mi devas iri en la havenon, mi estas maŝinisto kaj post dek minutoj ekveturos mia ŝipo!" postulas Kurt.
"Mi bedaŭras, sed neniu rajtas trapasi."
Ti provis ankoraŭ en aliaj lokoj eniri la havenon, sed vane. Post kvaronhoro venis al la haveno du taĉmentoj da soldatoj kaj forpelis la homojn de la stratoj. Restis nenio alia ol obei la ordonon "foriru!" kaj iri. Ni nur eksciis ke eksplodis iu ŝipo, kaj tio estis ĉio. ĉie oni parolis nur pri la matena okazaĵo.
Baldaŭ aperis en la stratoj la gazet-vendistoj kun speciala eldono. "Ega Eksplodo En La Suda Haveno!" mi legas la titolon presitan per grandaj literoj.
"Hodiaj matene, kelkajn minutojn post la kvina horo okazis en la suda haveno terura katastrofo. El nekonata kaŭzo eksplodis kargo de dinamito, kiu estis destinita por disŝiro de rokoj ĉe la konstruado de la akva baraĵo sur la rivero La Plata.
La eksplodaĵo troviĝis sur la vaporŝipo Prudencia. La tuta ŝipanaro, entute dudek viroj, ĉe la katastrofo pereis. La ŝipo estis laŭvorte dispecigita kaj inter la mortintoj oni sukcesis rekoni nur kelkajn virojn. La aliaj, inter ili ankaŭ la maŝinisto Kurt Langer, ne estis trovitaj."
Silente mi metas la gazeton antaŭ Kurt, kiu eldiris nur kvar vortojn: "Mia -- kara -- malnova --vekhorloĝo!"