2009-05-05

Uzi AppleScript kiel kalkulilo

AppleScript disponigas simplan kaj konvenan metodon fari malgrandajn, ĉiutagajn kalkulojn.

Estas unu de la plej stultaj ideoj, laŭ mi, krei kalkulprogramojn laŭ tiu kutima maniero: Oni imitas tekkalkulilojn, do kreas ilon kun eta memoro kaj ekrano kaj limigita (aŭ manka) kapablo rememori numerojn, kompreni formulojn kaj kontroli, kion oni entajpis. Tia programo rulas sur "kalkulilo" kun granda memoro, kalkulkapabloj kaj ekrano, kiu normale montras ĉiun enigaĵon.
Estas klare ke tiaj programoj maltaŭgas por ĉiu krom la plej primitiva kalkulo, kaj eĉ en tiuj kazoj estas malkonvenaj kaj eraremaj.

Por solvi kompleksajn taskojn estas rekomendinde, uzi liberajn sciencajn programojn kiel Maxima aŭ GNU Octave. Sed por simplaj ĉiutagaj problemoj sufiĉas "mis"uzi AppleScript, kiu jam situas sur ĉiu makosa komputilo.

Lanĉu la aplikon "Skripteditor" kaj entajpu vian formulon en la supra parto de la fenestro. Presu cmd-R por ruli la "skripton", kaj la rezulto aperas en la suba parto. Jen ekzemplaj enigaĵoj:

Simpla kalkulado, malsimpla sur tekkalkulilo:
2.4*(3^3+7^2)-7*(8.44+1.55)^2
Cirkla ĉirkaŭo:
pi * 2.5^2
Kun variablomemoro: - Kiom malpli rapide mi aĝas kiam mi veturas per la Transrapid (magneta ŝvebtrajno) je 400 km/h?:
set c to 3e8
set v to 400 * 3.6
(1 - v^2/c^2) ^ -0.5

Ĝuu la pluan elprovon

1 comment:

  1. AppleScript ne enhavas funkciojn kiel sinuso, logaritmo ktp. Se vi tiom malofte bezonas kalkulon, ke vi ne volas instali ion, la solvo estas "bc".
    Malfermu terminalon kaj startu la programon per "bc -l". (Vi povas fini ĝin per "quit".)
    Por kalkuli sinuson, entajpu ekzemple
    pi = 4*a(1)
    s(pi/3)
    Por pliaj informoj, tajpu en la Terminalon "man bc".
    Oni ankaŭ povas uzi ene de AppleScript:
    set ikso to pi
    set sin_ikso to (do shell script ("echo 's(" & (ikso as string) & ")' | bc -l")) as real
    Sed se vi regule bezonas tiajn kalkulojn, instalu matematikan programon (kiel wxMaxima), ĉar ankaŭ bc estas limigita.

    ReplyDelete