2013-02-22

Inicialoj dc je vimeo

Finfine trovis ke «fina venk'» far +i. d.c. ankaŭ spekteblas en vimeo.com. Mi longe sentas mankon de bonaj esperantaj videoj en ĝi.

Vimeo estas komunumo ĉefe por entuziasmuloj pri filmfarado. Do, multajn videojn de i.d.c. (kiel «fina venk'», «grizeco», «urban nature» kaj multaj aliaj) kaj ankaŭ de aliaj artistoj mi trovas tre adekvata por montriĝi tie. Kaj mi ankaŭ pensas, ke ili havas bonan ĉancon ankaŭ altiri kaj interesi neesperantistajn spektantojn de vimeo jam pro ilia arteco kaj profesieca filmado (muntado ktp).

Jen la mojosa video por «fina venk'»


i.d.c. - La fina venk' far inicialoj dc je Vimeo.

Ne klaras al mi kial mi ne pli frue trovis ĝin. Mi uzis diversajn serĉvortojn (muziko, esperanto, i.d.c., inicialoj dc …) kaj aŭ nenion trovis aŭ nur amason da nerilataj aĵoj. Ĉiukaze estas simile domaĝe se oni ne trovas videon kiel se ĝi ne ĉeestas.

Vi diros, se vi volas pli da esperantaj videoj en vimeo, faru ilin mem. Nu certe tio estus bone, kaj mi faru (malgraŭ mankas al mi la profesieco). Sed mi scias ke diversaj tre bonaj filmoj ekzistas. Hieraŭ en la loka esperantogrupo iu menciis, kiom da varba laboro faras esperantistoj, kiel ade ĉiu alparolas homojn, kreas projektojn laŭ sia personaj povoj; ke ni, kompare al nia nombro, ade semas, sed apenaŭ rikoltas, faras la duan kaj sekvajn paŝojn. (Teni kontaktojn ktp.)

Mi plejparte agnoskas, ke li pravas. Malgraŭ esperanta vivo ne nur estas kaj estu propagandado, sed festado, vojaĝado, lernado, amikumado, kulturumado …

Do, ĝuu la filmon.

2012-11-07

Esperanta subteksto kaj germana signolingvo: «Wunder» / miraklo

Saluton karaj,

antaŭ nelonge mi kreis esperantan subtekston por jena video. Temas pri la kanto «Wunder» de Andreas Bourani, kiun samtempe Lisa Ulrich signas en la germana signolingvo.
Mi esperas ke vi ŝatas ĝin kaj ke multaj spektos kaj ĝuos la rezulton.

2012-09-13

Aktualaj novaĵoj je muzaiko

La novaĵredakcio ĉesis ferii. Ekde kelkaj tagoj denove aperas aktualaj novaĵoj je Muzaiko, la «tuttempa tutesperanta tutmojosa» retradio.
Muzaiko - tuttempa esperanta retradio

2012-03-20

Auskultu muzaikon!

Muzaiko estas esperanta retradio-kanalo. Kontraŭe al aliaj esperantaj «radioj» ĝi ne estas podkasto kun apartaj eroj, sed kanalo kun 24-hora sendado.

Muzaiko - tuttempa esperanta retradio

Jen direkta ligilo por via muzikludilo (VLC, iTunes, MPlayer, xmms, Totem …): muzaikoinfo.m3u

2012-03-19